Mi kaj la mondo
Mi naskiĝis 1954, profesias kiel presisto,
laboras aktuale en periodaĵo- kaj broŝurfarado havas konstantan
afablan kaj karan vivkunulinon.
Por mi la angla estas helplingvo, kiam
Esperanto ne utilas.
Mi tre ŝatas vojaĝi. Kaj vi certe ne
kredas, sed la lingvo Esperanto ankaŭ estas ŝatokupo de mi.
Krome mi ŝatas vortludi (iuj tamen asertas, ke mi nur
perfortigas lingvojn.)
Mia principo estas, principe ne havi
principojn.
Laŭ pensmaniero mi nomas min mem adepto de
la ekkonoteorio (kognoteorio).
Tio por mi signifas, ke ĉiuj aferoj kaj
fenomenoj, kiujn ni spertas aŭ renkontas havas racian klarigon.
Tio signifas, mi scias/kapablas ekz. nur eton kaj nur erojn de
ĉiuj eblaj scioj kaj spertoj. Aliaj homoj scias aliajn etojn kaj
erojn. Multaj homoj scias/kapablas multe pli ol mi. Kaj eĉ se
neniu scias / kapablas ĉion, tio tamen ne signifas ke iaj aferoj
aŭ fenomenoj ne havas raciajn klarigojn. Pensebla estas ankaŭ,
ke iajn aferojn aŭ fenomenojn ĝis nun neniu povas kompreni aŭ
klarigi aŭ eĉ neniam povos. Sed tio tamen ne pravigas la
aserton, ke la resp. aferoj aŭ fenomenoj ne havas raciajn
klarigojn. Ekz. iam homoj (kredis) havi “diojn” por fulmo aŭ
tondro, ĉar ili ne konis raciajn klarigojn por la fenomenoj. Nun
verŝajne la plej multaj homoj konas la klarigojn de la fenomenoj
kaj « diojn » ne plu bezonas por tiuj fenomenoj.
Por mi plej gravas konsciencaj agoj. Sed mi
ankaŭ scias, ke konscienco enhavas la vorteron “scienco” do
“scio”. Ekz. iam homoj posedis aliajn homojn kiel sklavojn,
kaj ne havis la scistaton, ke tio estas malbona ago kaj se tia
scio ankaŭ tiam ne eblis akirebla, tiam tiuj homoj ne povis havi
malbonan konsiencon uzante aliajn homojn kiel sklavoj. Laŭ mia
opinio tia necerteco nuntempe raciece rilatas al bestoj. Do la
konsienca demando, ĉu oni rajtas laŭ racia pensmaniero uzi aŭ
utiligi bestojn je la servoj do sklavoj de la homoj ? Mi kompare
mencias, ke iam Eŭropanoj resp.Eŭropdevenintaj Amerikanoj ne
certis, ĉu nigruloj aŭ alihautkoloruloj estas homoj. Do ili
prenis ilin kiel sklavoj. (Tio verŝejne ankaŭ en aliaj regionoj
de la mondo kompareble okazis) Certe tiam la en Eŭropo preskaŭ
ĉio- kaj ĉiepovaj hebreidaj religioj do ĉefe kristanoj,
islamanoj kaj judoj ne facile povis imagi, ke ankaŭ nigruloj aŭ
aliaj haŭtkoloraj - estaĵoj - povas esti homoj. Finfine iu
papo parolis la decidon, ke ankaŭ neblankuloj estas homoj.
Nuntempe malfacile komprenebla.
Ni konstante devas pripensi ĉiujn agojn kaj
konojn, ĉu ili ankoraŭ laŭ la ekkonoj kaj sciencoj estas
validaj kaj pravigeblaj. Fakte oni ofte aŭdas la frazon „Kio
hieraŭ ankoraŭ validis , hodiaŭ jam povas malvalidi. (germ.
Was gestern noch galt, ist heute schon alt.) Laŭ mia opinio
interesa eldiro.
Ne miskomprenu min, mi konsentas, ke ankaŭ
ekzistas konservindaj validoj kaj valoroj, sed mi tamen
konvinkas, ke estas tre rekomendinda ja eĉ rekomendenda.
konstante pripensi aŭ priesplori, ĉu vere laŭ novaj ekkonoj
ankoraŭ indas aŭ endas unu aŭ alian valoron aŭ validon plu
konservi. Mi fine povas deklari, ke mi definitive kontraŭas ĉiu
ajn dogmon aŭ aserton, ke ekzistas io eterna. Eterna nur estas
la konstanta movado ien. Kaj mi esperas kaj provas kontribui, ke
tiu movo daŭre kondukas al plia progresado al pli bona kaj pli
vivinda mondo por ĉiuj homoj kaj vivaĵoj.
Pfaffenhofen, la 04.06.2001